Please note: This site's design is only visible in a graphical browser that supports Web standards, but its content is accessible to any browser or Internet device. To see this site as it was designed please upgrade to a Web standards compliant browser.
Bonvenon al REK k. EoLA 2005 en Jekaterinburg, Rusio.
Rusia
Esperantista
Kongreso

Esperanto-
Lingvo
Arta
REK - EoLA - 2005
floro

Invitilo

24-a REK kaj 17-a EoLA

29 apr. – 05 maj. 2005 en Jekaterinburg

Karaj amikoj!

Ni invitas kaj bonvenigas vin al REK kaj EoLA, kiuj sinsekve okazos en urbo Jekaterinburg ekde la 29-a de aprilo ĝis la 5-a de majo 2005.

REK kaj EoLA estas eventoj tradiciaj por nia rusia E-movado, sed ĉi-foje ni havos unikan ŝancon kunigi aktivecojn de la esperantistaro de okcidenta kaj orienta partoj de la lando. Multaj orientaj esperantistoj dum lastaj jaroj ne partoprenis REK-ojn pro malproksimeco kaj tial sentis sin iusence izolitaj de la movado.

Jekaterinburg situas meze de Rusio kaj tial estas facile atingebla por samideanojn el ĉiuj partoj de nia grandega lando, ĝi estas historia centro, kiu plej proksimas al la geografia limo inter Eŭropo kaj Azio kaj tial ni ĝojas kunligi la trafan lokon kun la grava esperanto-aranĝo.

La kongreso estas taŭga forumo por pridiskuti nian E-movadon, analizi ĝiajn sukcesojn kaj mankojn. Sed antaŭ ĉio E-kongreso estas kunestado en agrabla samideana etoso, tute ne enua, sed vigla kaj ĝojiga. Konsiderante, ke ordinare ne ĉiujn partoprenantojn entuziasmigas utilaj primovadaj kunsidoj kaj ke multaj preferas esperantumi ekster oficialaj diskutoj, la organizantoj penos aranĝi REK-24 tiel, ke oni ne dronu en senfinaj diskutoj kaj des pli en senkialaj kontraŭstaroj, sed havu eblecon ankaŭ lerni, informiĝi kaj interŝanĝi per io interesa, amuziĝi.

Tradician artan festivalon EoLA-17 kunorganizos energia kaj kuraĝa junulara teamo el tjumena E-klubo “Revo”, kiu pasintjare festis sian 30-jaran jubileon. Inter la eroj de la bunta enhavo de venonta EoLA krome jam tradiciaj - kanta, poezia, teatra konkursoj estos ankaŭ loko por tute novaj ideoj kaj konkursoj. Pri ĉefaj temoj de la aranĝoj kaj pri konkretaj programeroj, kiuj estas preparataj, ni informos vin en la sekva informilo.

Ambaŭ aranĝoj okazos surbaze de la sanatorio “Bodrostj”, kiu situas ene de la urbo kaj estas facile atingebla dum 30 minutoj de la stacidomo per urba trafiko. Vin atendos komfortaj trilitaj ĉambroj kun duŝejo kaj necesejo, kontraŭ ~200 rub. por 1 tagnokto aŭ signife malplikosta surplanka varianto (amasejo). Trifoja manĝado kostos proksimume 100 rub. Ĉio – dormĉambroj, aranĝsalonoj kaj manĝejo estas en la sama domo, kiu apartenos dum la aranĝoj nur al ni.

Krom labori, lerni, amuziĝi ni ankaŭ havos eblon ekskursi kaj vizitos belegan “Katedralo sur sango”, konstruitan sur la loko, kie estis ekzekutitaj la lasta rusia Imperiestro Nikolao la Dua kun la familio, krom tio — unikan en la mondo geografian Limon, kie vi povos stari per unu piedo en Eŭropo, per la alia en Azio kaj poste sendi vian “foton el du kontinentoj” al viaj amikoj.

Ni esperas, ke ĉi tiuj venontaj eventoj interesos vin, kaj invito al ili instigos nepran deziron partopreni kaj kunlabori. Ni ĉiuj faru kunigan kaj produktivan Kongreson en amika kaj agrabla etoso, kaj enhavoriĉan, interesan, neforgeseblan EoLAn!

REU, grupo de iniciatemaj uralaj esperantistoj el Jekaterinburg kaj Tjumena E-klubo «Revo»

Kontaktoj

Raja kaj Viktor Kudrjavcev ((343) 381-42-50 Jekaterinburg

Veselov Pavel ((3452) 33-75-78 Tjumenj

Hosted by uCoz