Please note: This site's design is only visible in a graphical browser that supports Web standards, but its content is accessible to any browser or Internet device. To see this site as it was designed please upgrade to a Web standards compliant browser.
Bonvenon al REK k. EoLA 2005 en Jekaterinburg, Rusio.
Rusia
Esperantista
Kongreso

Esperanto-
Lingvo
Arta
REK - EoLA - 2005

Survoje al REK-EoLA-2005

REU-estraranoj, UES kaj Tjumena E-klubo “Revo” daŭrigas laboron pri kunorganizado de REK-EoLA-2005. Nia entuziasmo kaj optimismo ne velkas, ideoj kaj energio ne mankas.  Jen estas unu el la ideoj: urala esperantistaro anoncas sian intereson aranĝi dum REK-parto kelkajn programerojn sub titolo “SEJM-kvardekjara”, kiuj estos dediĉitaj al 40-jariĝo de la organizita sovetia junulara E-movado.  Ni jam komencis kontakti la fondintojn de SEJM kaj multajn iamajn SEJM-aktivulojn, kaj kun ĝojo vidas,  ke nia ideo trovas reehon en multaj animoj. Jam aliĝis aŭ esprimis sian deziron baldaŭ aliĝi  V.Samodaj, A.Gonĉarov, M.Bronŝtejn, V.Aroloviĉ, V.Bespalov, L.Novikova, V.Roĵdestvenskij, A.Kalaŝnikov, D.Cibulevskij k.a. Ni havos ŝancon rigardi historion de nia E-movado, aŭskulti rememorojn de SEJM-aktivuloj, vidi fotojn. Retrorigardante la pasintan gloron ni povas ne nur taksi la signifon, valororecon de iamaj eventoj, sed eble pli bone komprenos tion, kio okazas en nia movado nun. Iu bone diris, ke parolante, rememorante pri la pasinteco  ni samtempe penas per tio  prizorgi la estontecon.

Krome, uralaj esperantistoj iniciatis malfermi fonduson sub titolo “SEJM-kvardekjara”, la kolektota mono estos uzita por faciligi pertoprenon de SEJM-veteranoj  en aranĝoj de REK-24. Jam tri Jekaterinburgaj esperantistoj donacis por la fonduso sumon 6000 rubloj. La dezirantoj subteni la iniciaton, vi povas sendi vian monon laŭ la adreso:

Jekaterinburg, 620041, ab.k. 132, Kudrjavcev Viktor Vasiljeviĉ kun indiko “por fonduso “SEJM-kvardekjara”.

Daŭrigante formikan laboron por preparo al EoLA-17 ni devas rimarki, ke estas vere mirinde konstati dume nesufiĉan aktivecon de REJM-anoj en okazonta aranĝo. Sed ni esperas, ke tio estas manko dume kuracebla, kaj alvokas REJM-anojn engaĝiĝi pli aktive.

Jam certiĝis afero kun amasejo: unu tagnonkto en la amasejo en “Bodrostj” kostos 50 rublojn. Eble multaj atendis ĝuste tiun informon! Nun finu naĝi en duboj kaj aliĝu al EoLA.!

La organiza teamo daŭras kolekti sinanonsojn por partopreno en diversaj branĉoj de EoLA-17. Daŭras kontaktoj kun niaj muzikistoj, bardoj, kiuj povos muzikigi la etoson dum REK-EoLA:  M.Bronŝtejn, S.Bozin kun la grupo, A.Peĉonkin, A.Radajev, V.Soroka, A.Obrezkov.

Karaj amikoj! Ĝis  REK-EoLA-2005 restas preskaŭ du monatoj! Vekiĝu de vintra dormo kaj malaktiveco! Aliĝu! Venu en Jekaterinburg por ricevi historiajn, geografiajn kaj artajn impresojn!

El la 1-a numero de "Rusia E-Gazeto" (2005)

Hosted by uCoz