Kalashnikov Aleksandr
Mi naskighis 18. 02. 1954. Esperantistighis 1973. La unuaj E-renkontighoj OSER (Omsk,1973), ESKT "Ora Suno" (Samarkand,1973), SEJT-16 (Kineshma,1974).
En la jaroj 1977-78 militservante en Novosibirsk vizitadis lau ebleco la urban E-klubon. De 1979 ghis 1982 laboris la Tutsovetunia pionira tendaro "Artek" (Gursuf, Krimeo),kie gvidis E-kurson por pioniroj kaj kunlaboris kun Jefim Zajdman, lau kies iniciato estis iutempe prezidanto de alta -klubo kaj kunorganizanto de unuaj "Veluraj sezonoj".
En 1982 eklaboris en Toljatti, kie estis gvidanto de lernejana E-klubo "Flamo". Kune kun V. Roshdestvenskij, G. Kontrov kaj la teamo organizis lernejanajn E-renkontighojn, LETojn (Lernejanajn E-tendaretojn), "Primaverojn" (lernejanajn printempajn E-renkontighojn). Entute okazis 5 LEToj kaj 5 "Primaveroj". En la jaroj 1989-1990 estis estrarabno de SEU, resp. pri lernejana komisiono.
En la jaroj 1993 - 1995 aktivetis denove en Tjumeno kie gvidis E-kursojn por lernejanoj kaj kunorganizis kun V.Izosimov TETojn (Tjumenajn E-tendaretojn).
De 1998 ghis 2000 sdudis Waldorf-pedagogion en Germanio, kie aktive partiprenis Ifon (Internacian Festivalon, Saarbrucken,1998-99), PSI-15 (1999) kaj PSI-16 (2000) (Printempajn Semajnojn Internaciajn).
Nun mi instruas germanan lingvon en Tjumena universitato. Dum libera tempo mi sxatas "bati baklusxojn kaj kalkuli musxojn".