Kulakova Tatjana /Jekaterinburg/
Mi estas Tatjana Kulakova.
Mi loĝas en Jekaterinburg kaj okupiĝas pri esperanto ekde 1987a jaro. Mi estas membro de Urala Esperantista Societo ekde ĝia apero. Mi partoprenis plurajn E-renkontiĝojn en Jekaterinburg kaj en Uralo kaj estis en Universalaj Kongresoj de UEA en Finnlando kaj Ĉeĥio.
En 1996-2001 mi kunlaboris en "La Ondo de Esperanto" kiel redaktoro de la rubriko "Mozaiko.
Mi havas la 16-jaran filinon. Ŝia nomo estas Jevgenija kaj ĉi-jare ŝi planas studentiĝi. Mi oficas kiel inĝeniero-konstruisto, Fakte mi projektas loĝajn kaj sociajn konstruaĵojn.
Unu fojon en semajno mi vizitas la basenon.
Vespere mi preferas legi, anstataŭ spekti TV, mi volonte legas ruslingvajn kaj E-lingvajn librojn.