Please note: This site's design is only visible in a graphical browser that supports Web standards, but its content is accessible to any browser or Internet device. To see this site as it was designed please upgrade to a Web standards compliant browser.
Bonvenon al REK k. EoLA 2005 en Jekaterinburg, Rusio.
Rusia
Esperantista
Kongreso

Esperanto-
Lingvo
Arta
REK - EoLA - 2005

Popov Nikolaj Petroviĉ /Jekaterinburg/

 

Studi Esperanton mi komencis en 1979 jaro, dank`al mia filo Ivan, kiu bone posedas la lingvon kaj kiu nun loĝas en Svedio, urbo Goteborg. Mi penas laǔ miaj eblecoj partopreni E-vivon, viziti renkontiĝojn kaj E-aranĝojn. Pasinjare mi festis mian 70-jaran jubileon, sed mi estas anime juna kaj min interesas multaj aferoj

Mia ĉefa longjara intereso estas montara kaj rivera turismo. Mi organizis kaj partoprenis multajn turismajn ekspediciojn en Uralo, Tjanj-Ŝanjo, Pamiro, Fora Oriento, flosis laǔ diversaj riveroj. Mi eĉ estis prezidanto de Turisma klubo "Fakel".

Mi ankaǔ estas fakulo pri t.n. "sporta orientiĝo" - kurado en arbaroj por trovi kaŝitan celon per mapo kaj kompaso. Foje mi eĉ estis ĉampiono de Sverdlovsko en tiu sporto!

Mi restas sola vivanta membro el fama "grupo de Djatlov". Spertaj turistoj certe scias tiun historion, kiam mistere pereis la tuta teamo de turista ekspedicio al Norda Uralo en 1959. Ĉirkaǔ tiu grupo ĝis nun cirkulas multaj legendoj kaj sekretoj. La sorto savis min, mi banale malfruis al la trajno pro aminduma rendevuo kun mia amikino. Kaj mi restis viva!

Pro mia turisma animo mi ŝatas bardajn kantojn kaj mem kantis kaj kantas ilin kun miaj multaj amikoj kaj kolegoj pri turismaj aferoj.

Krom Esperanto kaj turismo mi ŝatas skii, viziti ŝvitbanejon, manĝi, ĝardenumi, ludi mandolinon. Kaj certe mi amas virinojn!

Mia dumviva revo estas konstrui - "Svingflugilon" (en la rusa: махолет) - aparaton, kiu flugus danka'al svingado per flugiloj, simile al birdoj. Mi jam ellaboris ideon kaj skemon de tiu aparato, kaj mi opiniis, ke mi povos konstrui ĝin sola. Sed nuntempe mi vidas, ke sen helpo de amikoj apenaǔ povas efektivi`gi mia ideo kaj mi invitas ĉiujn, kiuj ekzedirus partopreni en la projekto!

 

 

Hosted by uCoz