Please note: This site's design is only visible in a graphical browser that supports Web standards, but its content is accessible to any browser or Internet device. To see this site as it was designed please upgrade to a Web standards compliant browser.
Bonvenon al REK k. EoLA 2005 en Jekaterinburg, Rusio.
Rusia
Esperantista
Kongreso

Esperanto-
Lingvo
Arta
REK - EoLA - 2005

Terjoĥin Vladimir /Jekaterinburg/

Mi naskiĝis en Povolĵe (Volgia regiono), kreskis en Uralo, poste okazis en Siberio, kie mi komencis studi Esperanton aǔtune de 1964 ja. ĉe fremdlingva fako de novosibirska regiona biblioteko. Tial pasinjare mi festis 40-jaran jubileon de mia esperantistiĝo!

Certan periodon mi estis vicprezidanto de Centra Novosibirska E-klubo, kiam ĝia prezidanto estis Sibircev V.A.

Mi partoprenis kiel brigadestro la Unuan studentan konstruan E-taĉmenton, kiun iniciatis A. Junusov (tiam studento) en 1970 ja. en urbo Maĥaĉkala post la dagestana tertremo. En 1971 mi mem organizis kaj gvidis la Duan studentan konstruan E-taĉmenton en vilaĝo "Svetlaja Poljana" en Novosibirska regiono.

Mia unua E-vojaĝo eksterlanden okazis en fora 1996, kiam mi partoprenis la 22-an Junularan E-Kongreson en antikva hungara urbo Peĉ. Post 30-jara paǔzo la sorto donacis al mi eblecon denove vojaĝi kaj mi partoprenis UK-oj en Prago (Ĉeĥio), 1996, kaj en Montpeliero (Francio), 1998.

Ek de 1990 jaro mi denove loĝas en Sverdlovsk-Jekaterinburg. En 2001 estis elektita kiel Prezidanto de Urala Esperantista Societo. Krom tio mi estas Individua membro de UEA, REU, regiona reprezentanto de REU en Uralo.

 

Hosted by uCoz