Please note: This site's design is only visible in a graphical browser that supports Web standards, but its content is accessible to any browser or Internet device. To see this site as it was designed please upgrade to a Web standards compliant browser.
Bonvenon al REK k. EoLA 2005 en Jekaterinburg, Rusio.
Rusia
Esperantista
Kongreso

Esperanto-
Lingvo
Arta
REK - EoLA - 2005

Bondeziro de Leonid Agutin kaj Anĝelika Varum

Populara kantisto Leonid Agutin, estro de grupo "ESPERANTO", kaj lia edzino Anĝelika Varum deziras sukcesojn al Jekaterinburga Esperanta klubo.

Ili vizitis Jekaterinburgon kun koncerto okaze de 163-jariĝo de Ŝparbanko de Rusio, kaj surskribis bondeziron post sia tre sukcesa festa koncerto.

Mi vizitis tiun koncerton kaj estis tre impresita. Sidante en la tria vico mi vidis artistojn preskaŭ en distanco de etendita mano. Ili sukcesis bruligi tre seriozan publikon -- uralajn gebankirojn. La tuta halo kunkantis kun energia Agutin kanton pri soldatoj, kaj dum lasta kanto ĉiuj staris kaj dancis. Ĉarma Anĝelika kelkfoje ŝanĝis vestaĵojn kaj aspekton dum la koncerto. Kun ŝi dancis du stilaj temperamentaj viroj. Ili dancis ne malpli bone, ol ŝi kantis.

Post la koncerto mi iris al scenejo por pli proksime konatiĝi kun homoj, al kiu plaĉas, kiel sonas vorto "Esperanto". Kantistoj jam forkuris, muzikantoj pakis instrumentojn. Mi demandis la bas-gitariston
-- Ĉu via grupo kantas en Esperanto?
-- Ne -- respondis li -- Mi ne konas eĉ unu vorto en tiu lingvo.
-- Nu, unun vorton vi konas: 'gitaro'.
-- Jes, tiu vorto sonas same en ĉiuj lingvoj - 'gitara' -- respondis li.

Dum mia studenteco mi ludis en rokgrupo, kaj, krom bas-gitaro tre ŝatis tamburojn. Perkussionisto permisis al mi, kaj mi iomete tamburis iliajn tam-tamojn. Fakte, mi ludis instrumentojn de grupo "Esperanto". Sed, bedaŭrinde, sen bela Anĝelika.

Apud elirejo de sceno staris dekduo de adorantinoj. Ili atendis momenton por ricevi aŭtografon de artistoj. Ĉiuj donis invitilojn por surskribi. Finfine la famuloj aperis, jam en modestaj ĝinsoj kaj tute neparadaj. Kiel vera viro, mi permesis al la junulinoj ricevi surskribojn an la unua vico. Bondeziru al Lena! Bondeziru al Natasha -- petis ili. Kiam alproksimiĝis mia vico, Anĝelika jam malaperis, surskribinte invitilojn. Antaŭ Leonid Agutin kuŝis la lasta invitilo, kaj restis kelkaj pretendantoj. Peti surskribi por mi mem al mi estis malinteresa, kaj povis okazi malsukcesa.
-- En nia urbo estas klubo de Esperanto -- alvokis mi -- Deziru ion al la klubo.
Leonid ne miris kaj aspektis bonvola surskribi.
-- Kie estas via invitilo? -- severe demandis apuda korpogardisto.
-- Mi jam donis ĝin kun surskribo "Vivu Esperanto!".
-- Sed tiu ĉi estas blanka.
-- Tute ne gravas! Surskribu la lastan!
-- Bone, mi surskribos tiun -- diris Leonid kaj skribis:


Hosted by uCoz