Please note: This site's design is only visible in a graphical browser that supports Web standards, but its content is accessible to any browser or Internet device. To see this site as it was designed please upgrade to a Web standards compliant browser.
Bonvenon al REK k. EoLA 2005 en Jekaterinburg, Rusio.
Rusia
Esperantista
Kongreso

Esperanto-
Lingvo
Arta
REK - EoLA - 2005
Jekaterinburg

Jekaterinburg

Jekaterinburg situas meze de Rusio kaj tial estas facile atingebla por samideanojn el ĉiuj partoj de nia grandega lando, ĝi estas historia centro, kiu plej proksimas al la geografia limo inter Eŭropo kaj Azio kaj tial ni ĝojas kunligi la trafan lokon kun la grava esperanto-aranĝo.

Jekaterinburg (en 1924-91 Sverdlovsk), estas centro de Sverdlovska regiono kaj Urala Federala Okrugo, ĉe rivero Isetj. Fervoja nodo. Du flughavenoj: internacia kaj loka. Granda centro de maŝinkonstruado ("Uralmaŝ", "Ural-Ĥimmaŝ", "Uralelektrotjaĵmaŝ", "Turbomotora uzino" ktp.); multaj aliaj uzinoj kaj fabrikoj. Urba trafiko: metropoliteno, tramoj, trolebusoj, aŭtobusoj (ŝtataj kaj komercaj), itineraj kaj ordinaraj taksioj. Pli ol 14 universitatoj, inter ili: Urala Ŝtata Universitato, UGTU-UPI (fama pri KGS-teamo "Uralskije pelmeni" kaj multaj aliaj personoj), Arkitektura akademio (Butusov). 22 teatroj: opera, drama, opereta, pupa ktp. Filharmonio, pli ol 40 koncertaj haloj kaj koncertejoj, cirko, diskotekoj kaj amuziĝ-centroj. Estas konstruata akvaparko. 30 muzeoj: natura, geologia, uralaj verkistoj, medicin-historia ktp. Ĉ. 35 galerioj.

Urbo komencis sian historion en 1723 laŭ iniciato de V.Tatisĉev, okaze de konstruado de metalurgia uzino. Nomita je la nomo de la Imperiestrino Jekaterina la I-a.

TTT pri Jekaterinburg:
Hosted by uCoz