Please note: This site's design is only visible in a graphical browser that supports Web standards, but its content is accessible to any browser or Internet device. To see this site as it was designed please upgrade to a Web standards compliant browser.
Bonvenon al REK k. EoLA 2005 en Jekaterinburg, Rusio.
Rusia
Esperantista
Kongreso

Esperanto-
Lingvo
Arta
REK - EoLA - 2005

REK-24
Bonvenon al REK k. EoLA 2005 en Jekaterinburg, Rusio.
Jekaterinburg 29.04-02.05

24-a REK kaj 17-a EoLA
29.04-05.05.05
 

Informletero N.2

EoLA-17

Jekaterinburg 02.05-05.05

Karaj amikoj!

Ĉu vi jam komencis prepari vin al vojaĝo al Jekaterinburg? Ja restis malpli ol unu monato ĝis REK-24 kaj EoLA-17, kiuj okazos ekde 29.04.05 ĝis 05.05.05! La organiza teamo daŭrigas sian kreskantan laborritmon sur la kampo de preparado de la evento. Estas salutataj kun ĝojo ĉiuj ideoj, proponoj, sugestoj kaj aktivecoj ĉi-rilate, kiuj povas sukcesigi la aranĝojn!

Estas konate, ke bona kongreso estas tiu, kiu entuziasmigas, klerigas, informas kaj paroligas homojn — konsiderante ĉiujn tiujn faktorojn, ni kompilis la programon de la aranĝoj surbaze ĉiuj jam ricevitaj ĝis nun proponoj.

Programo de REK-24

29.04.05

  • alveno, registriĝo, enloĝiĝo.
Posttagmanĝe:

  • prelego «Historiaj kaj jubileaj datoj de 2005 jaro en Esperanto-movado» far de N.Gudskov kaj R.Kudrjavceva;
  • ronda tablo pri problemoj de rusia E-movado;
  • konatiĝo kaj rakonto pri ekspozicioj,
  • prezentotaj dum la aranĝoj;
  • interkona kaj amika vespero.
30.04.05

Ĝistagmanĝe:

  • solena inaŭguro de REK-24;
  • unua parto de la raport-reelekta konferenco.
Posttagmanĝe:

  • prelegoj - de Vl. Opletajev «Tuteŭropaj lingvaj kompetentecoj»; de Val. Seguru «Rusio en perspektivo de politika pejzaĝo de la planedo en 21 jarcento»;
  • vigla vakonto pri «LETO»j kaj «Primaveroj» far de A.Kalaŝnikov, V.Roĵdestvenskij, T.Vŝivceva;
Vespere:

  • koncerto de grupo de S.Bozin; barda kafejo kun elpaŝo de A.Radajev kaj komuna kantado.
01.05.50

Ĝistagmanĝe:

  • dua parto de raport-reelekta konferenco.
Posttagmanĝe:

  • programeroj, dediĉitaj al 40-jara jubileo de SEJM, kiuj konsistos el:
    • 1) historia parto – rakontoj de la fondintoj de SEJM pri ĝia apero, diversformaj rememoroj de SEJM-aktivuloj (rakontoj, slajdfilmoj de tiuj tempoj, komentoj al fotoalbumoj, versaĵoj de tiuj tempoj ktp);
    • 2) kvizo pri SEJM far de Viktoro Aroloviĉ: La kvizo estas planata kiel teama ludo kaj estos interesa kaj por iamaj SEJM-aktivuloj, kaj por ĉiuj scivolemaj esperantistoj, kiuj aktive interesiĝas pri historio de nia movado. Por pli sukcese partopreni tiun ĉi kvizon vi povus refreŝigi viajn sciojn pere de la libro de Dm. Cibulevskij "SEJM.Historia skizo”, sur kies enhavo baziĝos la kvizo. Gajnontojn atendas premioj;
    • 3) jubilea ŝerce-nostalgia programo pri SEJM – kun teatraĵetoj, kantoj, ŝercoj kaj festeno kun furŝeto. Vespere: barda kafejo kun elpaŝo de Andrej Peĉonkin kaj komuna kantado.
02.05.05

Ĝistagmanĝe:

  • fina parto de la konferenco;
  • libera tribuno,
  • ronda tablo pri interŝanĝo de spertoj pri enkluba kaj interkluba laboro;
  • solena fermo de REK-24.
Postagmanĝe:
  • ekskurso al la limo inter Europo kaj Azio kun ludoj,
  • konkursoj kaj amuzaĵoj ĉe naturo,
  • komuna fotado ĉe la monumento «Eŭropo-Azio»;
  • prezento de kandidatecoj kaj voĉdonado pri Atingoj de la Jaro en Rusia Esperanto-Movado 2004.

Programo de EoLA-17

Kunorganizantoj de EoLA-17 - tjumena E-klubo «Revo» - por ĉi-jara festivalo proponis temon «Muzoj de antikva Grekio inspirigas partoprenantojn de EoLA-17» kaj deziras kunigi historion, arton kaj lingvon en la programo. Ili rekomendas al ĉiuj partoprenontoj refreŝigi nun, antaŭ la festivalo, siajn sciojn pri antikva Grekio kaj ĝiaj mitoj por pli aktive kaj sukcese partopreni en EoLA-17.

02.05.05

  • solena malfermo de EoLA-17,
  • «Vojaĝo en tempojn de Antikva Grekio» (malgranda skizo pri historio kaj kulturo de la antikvaj grekoj, pri la mitoj, restintaj al la homoj de tiuj tempoj, pri muzoj de diversaj artoj);
  • konkursa parto de la programo;
Vespere:
  • koncerto de «Tranca muziko» far de grupo de S.Bozin.
03.05.05.

Ĝistagmanĝe:

  • retorika konkurso de la programo;
  • poetika konkurso de la programo;
  • metiejoj.
Posttagmanĝe:
  • teatra parto de la festivalo;
  • humura konkurso de la programo;
  • kanta konkurso;
  • elpaŝo de muzika grupo el Tiĥvin;
  • barda kafejo.
04.05.05

Ĝistagmanĝe:

  • daŭrigo de poetika konkurso;
  • konkurso de fabeloj;
  • metiejoj.
Posttagmanĝe:
  • konkurso de murgazetoj kaj fotoalbumoj pri kluba agado;
  • ekspozicio de manlaboroj;
  • daurigo de teatra konkurso;
  • daŭrigo de humura konkurso;
  • danca konkurso.

Vespere:

  • barda kafejo.

05.05.05

Ĝistagmanĝe:

  • anonco de rezultoj de la konkursoj,
  • enmanigo de premioj;
  • solena fermo de la festivalo.
Posttagmanĝe:
  • ekskurso tra la urbo kun vizito de «Katedralo sur Sango» kaj aliaj historiaj lokoj.

la rimarko: proponita programo estas provizora kaj vi ĉiam povas turni vin kun viaj kontribuaĵoj al la organizantoj, kiuj nepre aldonos viajn kontribuaĵojn al la programo.

Specialaj avertoj

Organizantoj de EoLA petas la partoprenontojn el diversaj urboj ne forgesi kunpreni murgazetojn, fotoalbumojn por la aparta konkurso de murgazetoj kaj fotoalbumoj pri la kluba agado, artaĵojn kaj manfaraĵojn por prezenti en ekspozicio kaj uzi dum metiejoj!

Dum la tuta periodo de REK-EoLA-2005 vaste konata al ĉiuj, sperta kaj talenta instruistino de Esperanto Irina Gonĉarova gvidos ekspres-kurson de la lingvo «Faru la Rondon!». Jam estas grupo de dezirantoj el Tjumenj kaj Jekaterinburg, sed ĉiu, kiu deziras aliĝi al tiu unika kurso estas bonvena!

Por tiuj, kiuj partoprenos ne plenan periodon, sed nur REK-on indas konsideri, ke la 2-an de majo post tagmanĝo okazos ekskurso al la Geografia Limo inter Eŭropo kaj Azio (4-hora) kaj tial aĉeti revenajn biletojn por vesperaj trajnoj el Jekaterinburg. Same al ceteraj konsideri, ke la 5-an de majo okazos post tagmanĝo ekskurso tra la urbo kaj aĉeti revenajn biletojn por la 5-a de majo por vesperaj trajnoj!

Ni memorigas al ĉiuj, kiuj preferos loĝi en la amasejo (kontraŭ 50 rubloj por unu tagnokto), ke nepras kunpreni proprajn dormosakojn!

De la 29-a de aprilo ekde la frumateno ĝis la tagmezo niaj deĵorantoj renkontos vin ĉe la vagonoj, kondiĉe ke vi anticipe informos nin pri vagonnumero kaj tempo de alveno de via trajno. Aliokaze ĉe la fervoja stacidomo trovu oficejon de turisma firmao “Дивный мир”, (ĝi situas ĉe la maldekstra flanko de la stacidomo, se elriri al la stacidoma placo) kie vin renkontos niaj samideanoj kaj helpos vin. Se vi venos alitage, atingu la ripozejon memstare, porokaze memorfiksu telefonnumeron de deĵorantino en la ripozejo “Bodrostj” - 3340350, paroli necesas ruse kaj peti voki iun el la esperantistoj.

Kiel atingi la ripozejon “Bodrostj”

De la fervoja stacidomo necesas iri en ties metrostacion “Uralskaja” kaj veturi per metroo unu distancon ĝis la metrostacio “Maŝinostroitelej”. Poste elriri supren kaj iri al samloka fina stacio de trolebuso №16. Per ĝi veturi proksimume 10 minutojn ĝis haltejo “Sportivnaja” kaj de tie iri rekte dekstren (laŭ direkto de la trolebuso) al la ripozejo “Bodrostj” (en la rusa: Санаторий-профилакторий «Бодрость») proksimume 6-7 minutojn. De la Suda aŭtobusa stacidomo veturi per ajna tramo ĝis haltejo “Cirk” kaj tie iri en metroon kaj veturi subtere ĝis la sama stacio “Maŝinostroitelej” (kaj daŭre vidu supre). Stratadreso de “Бодрость” – ул. Краснофлотцев, 48А.

Karaj amikoj!

Ne restu deflankaj observantoj, venu kaj partoprenu aktive en interesa, utila, bonetosa kaj inspiriga esperanta evento! Gastamaj kaj bonvolemaj uralaj esperantistoj promesas dediĉi ĉiujn siajn fortojn kaj kapablojn por ke vi fartu ĉi tie hejmece!

Hosted by uCoz