Please note: This site's design is only visible in a graphical browser that supports Web standards, but its content is accessible to any browser or Internet device. To see this site as it was designed please upgrade to a Web standards compliant browser.
Bonvenon al REK k. EoLA 2005 en Jekaterinburg, Rusio.
Rusia
Esperantista
Kongreso

Esperanto-
Lingvo
Arta
REK - EoLA - 2005

Informletero N.1

24-a REK kaj 17-a EoLA
29.04-05.05.05

Kara amiko!

Vi estas invitata partopreni en la plej gravaj movadaj aranĝoj, kiuj okazos en historiplena kaj vizitinda urbo Jekaterinburg, situanta ĉe la geografia limo inter Eŭropo kaj Azio.

Krom kutime interesa, varia programo kaj amikeca etoso, rimarkinda aspekto de ĉi-jaraj REK-EoLA estas provo interproksimigi du partojn de ru-sia esperantistaro – orientan kaj okcidentan, kaj ankaŭ ĉi-rilate tio povas iĝi interesa, rara projekto.

La temo de la evento estos "Printempa inspiro", kaj ni sincere kredas, ke printempaj tagoj en la urbo, kie inspire kreis siajn sorĉajn fabelojn urala verkisto Pavel Petroviĉ Baĵov, kaj la tempo, intense travivota en amika E-medio, inspiros ankaŭ vin por Esperanto-aktivado kaj por Esperanto-kreado.

REK-24 (29.04 - 02.05.2005)

Kongreso estas vera pinto de la dumjara movada laboro. Ni petas vin konsciiĝi pri ĝia graveco kaj konsideri ĝin kiel komunan projekton, kiu disponigas vastan kampon por aktivado de ĉiuj. Ne estu nur deflanka observanto, partoprenu mem kun viaj opinioj kaj ideoj. Ni instigas vin aktiviĝi tiurilate kaj esperas aŭdi viajn proponojn.

REK-parto konsistos el tradiciaj programeroj, kiuj ne bezonas iun ajn reklamon:

  1. La 21-a konferenco de REU kun raport-reelektaj proceduroj, analizo kaj pritakso de la farita laboro, pridiskutoj de celoj kaj streboj de nia agado.
  2. Voĉdonado pri Atingoj de la jaro 2004 en Rusia E-movado. Tradicie REU-Estraro antaŭe kolektos proponojn pri la kandidatoj por la titoloj "Rusia Esperantisto-2004", "Rusia Esperantaĵo-2004", "Rusia Poeto-2004", "Rusia Kantisto-2004" kaj "Rusia E-Aranĝo-2004". La kulmino de ĉio ĉi estos speciala programero, kie oni prezentos ĉiujn kandidatojn kaj iliajn meritojn. Poste okazos voĉdonado de la partoprenontoj de la Kongreso, laŭ kies rezultoj estos anoncitaj la Atingoj.
  3. Primovada parto inkluzivos prelegojn pri E-historio kaj kulturo, rondajn tablojn pri nunaj movadaj labor-metodoj, interŝanĝon de sperto pri kluba laboro.
  4. Kleriga kaj aktiviga partoj konsistos el lecionoj, plibonigantaj de lingvokonon, ĈALK-ekzamenoj, konkursoj por lingvemuloj kaj intelektaj ludoj, diverstemaj prelegoj.

Kompreneble, parto de la kongresa tempo estos dediĉita al amikaj interparoladoj, amindumado, komuna kantado, ŝercado, teumado kaj similaj homecaj frandaĵoj. Cetere, provu sen ili imagi la kongreson!

EoLA-17 (02.05-05.05.05)

Tuj post fermo de la Kongreso okazos inaŭguro de EoLA. Se vi deziras aŭdi novajn kantojn kaj versaĵojn, ĝui deklamadon de E-beletraĵoj, spekti teatraĵetojn, ridi dum prezento de E-humuraĵoj, vidi klasikajn kaj modernajn dancojn, vi devas nepre partopreni la festivalon! Vi povas ankaŭ provi sin en iu el diversaj konkursaj branĉoj:

  • Kanta konkurso: originala kanto, tradukita kanto, plej bona plenumo.
  • Poezia konkurso: originalaj poeziaĵoj, tradukitaj poeziaĵoj, plej bona deklamado.
  • Retorika konkurso: ĉiuj partoprenontoj ricevos la temon anticipe.
  • Teatra konkurso: teatraĵetoj, skeĉoj, pantomimoj.
  • Konkurso de fabeloj: prezento de iu konata fabelo, originale verkita fabelo.
  • Danca konkurso: klasika danco, moderna danco.
  • Konkurso de humuraĵoj: prezento de humuraj ludoj, diversaj ŝercoj, mistifikoj.

    La programo povas riĉiĝi per agrablaj improvizaĵoj. Krome okazos diversaj interesaj metiejoj, foto kaj bild-ekspozicioj, konkurso de murgazetoj. Vespere kantos konataj E-bardoj.

    Kara amiko! Ni petas vin aktive partopreni en la preparado de enhavo de ambaŭ aranĝoj per artaj programeroj, prelegoj, lecionoj... La programpro-ponojn bonvolu sendi al Raja Kudrjavceva: ; аб.ящ. 132, Екатеринбург, 620041

    Loko

    REK kaj EoLA okazos en la ripozejo "Bodrostj", al multaj jam konata pro okazinta tie en 2004 "Esperantista Printempo en Uralo". Ĝi situas en la urbo mem, sed flanke de bruaj stratoj, apud pina arbareto. Por menciitaj printempaj tagoj la sanatorio apartenos al esperantistoj kaj similos la "Insulon verdan", kie intense, utile, plezure povos kunesti geamikoj el diversaj urboj de Rusio.

    Prezoj

    La sanatorio "Bodrostj" proponas por loĝi 3-litajn komfortajn ĉambrojn kun duŝejo kaj necesejo kontraŭ modera por nuna realaĵo prezo: 250 rubloj por unu tagnokto. Vi povas ankaŭ elekti loĝadon en "amasejo" surplanke en propraj dormosakoj. (Pri prezoj por la amasejo legu en la Dua Inform-letero).

    Trifoja manĝado tage kostos 120 rublojn. Eblas mendi nur maten-, tag- aŭ vesper- manĝojn aparte (aŭ kunporti proprajn manĝojn).

    Kiel aliĝi

    Bonvolu plenigi la aliĝilon (ĉe la bezono ĝin eblas multobligi) kaj sendi ĝin kaj la aliĝkotizojn al:
    Кудрявцев Виктор Васильевич, аб. ящ. 132, Екатеринбург, 620041

    Vi povas sendi aliĝlon per retpoŝto al

    sendi per TTT-paġo

    Aliĝkotizoj por REK-EoLA

     

    antaŭ  01.02

    antaŭ 01.04

    surloke

    malpli ol 14 jaroj

    0

    0

    0

    de 15 ĝis 25 jaroj

    100

    130

    160

    de 26 ĝis 60 jaroj

    120

    160

    200

    pli ol 60 jaroj

    100

    130

    160

    La aĝo estas konsiderata por la tago 28.04.2005. Ĉiu rusiano kun la aĝo pli ol 14 jaroj, kiu ne estas membro de REU aŭ REJM, krompagos 50 rublojn. Partoprenantoj, kiuj venos por malpli ol duono de tuta periodo, pagos duonon de koncerna aliĝkotizo.

    La Esperanto–programon kompletigos ekskurso al la Limo inter Eŭropo kaj Azio kaj tra la urbo mem kun vizito al la “ Katedralo sur sango”, konstruita sur la loko, kie estis ekzekutitaj la lasta Rusia Imperiestro Nikolao la 2-a kun la familio. Tiu ekskurso estas palnata por la lasta tago de REK-EoLA.

    Kontaktoj:

    en Jekaterinburg
    Raja kaj Viktor Kudrjavcev, p/k 132, Jekaterinburg, 620041; tel. (343) 3814250; rete

    en Tjumenj (respondeculo pri EoLA)
    Pavel Veselov; tel. (3452) 337578; (922) 2640897; rete

    en Moskvo
    Garik Kokolija; tel. (095) 7946444; rete

    La plej aktualajn kaj detalajn informojn pri REK kaj EoLA vi ĉiam povas ekscii vizitinte la ttt-ejon http://rek-eola-2005.narod.ru

  • Hosted by uCoz