Arbekova Katerina /Novosibirsk/
Mi eksciis pri Esperanto, kiam lernis en lernejo. La nomo de la lingvo allogis per sia sono kaj de tiu momento revis eklerni ĝin. Post kelkaj jaroj hazarda renkonto kun posedanto de la lingvo helpis realigi la revon.
Mi vizitis E-klubon "Serp i molot" en Moskvo, multe vojaĝis al baltaj landoj. En Novosibirskon mi transloĝiĝis en la 1996 jaro. En la 1999 mi organizis E-klubon, serĉis kaj trovis malnovajn esperantistojn, instruis novajn...
Mi estas la organizanto de tradicia novosibirska aranĝo "Renkontiĝo de Amikoj".
Mi estas gastiganto de Pasporta Servo, ŝatas vojaĝi, vizitis 15 landojn kaj multe da rusiaj e-aranĝoj. Mi laboras en lernejo kiel instruisto pri angla lingvo kaj Esperanto.
Kun infanoj mi laboras per devizo: "Ili volas, sed oni devas ilin devigi!"
Ŝatas rajdi ĉevalojn, skii, naĝi.
Unuvorte - tre bona persono!