Please note: This site's design is only visible in a graphical browser that supports Web standards, but its content is accessible to any browser or Internet device. To see this site as it was designed please upgrade to a Web standards compliant browser.
Bonvenon al REK k. EoLA 2005 en Jekaterinburg, Rusio.
Rusia
Esperantista
Kongreso

Esperanto-
Lingvo
Arta
REK - EoLA - 2005

Kudrjavcev Viktor /Jekaterinburg/

 

Mi sentas min esperantisto ekde 1976, kiam tuj post fino de elementa kurso mi trafis al fama SEJT-18 apud Tihvin. Min ravis nekutima atmosfero de E-mondo, atmosfero de amikeco kaj komuna afero, mi neniam vidis en unu loko tiom da interesaj kaj gajaj homoj.

Dum studentaj jaroj mi aktivis en ĉelabinska E-klubo, mem organizis renkontiĝojn, partoprenis plutrajn E-aranĝojn en la lando kaj eĉ dum servado en la armeo (en Kazahio) mi fuĝis el mia regimento por partopreni en OrSEJT-23 apud Taŝkent. Ja tiom proksime de mi okazis E-tendaro - mi certe ne povis ne uzi la okazon, kvankam mia armea estraro punis min je kelkaj tagoj de karcero (гауптвахта) pro senpermesa foresto. Tamen mi tute ne malĝojis, ĉar ĝuste en tiu Taŝkenta tendaro mi konatiĝis kun mia edzino kaj kolego en ĉiuj E-aferoj Raja Jafasova/Kudrjavceva..

Mi ĉiam ŝatis vojaĝi kaj danka'al Esperanto mi sukcesis viziti multajn lokojn en Sovetunio kaj poste en la mondo: en 1987, en 100-jariĝo de Esperanto, mi partoprenis IJK en Krakovo. Poste estis SAT-kongreso en Aŭstrio kaj sekvis la tuta vico de vojaĝoj pere de personaj invitoj, Pasporta Servo kaj al la kongresoj en Anglion, Italion, Francion, Svedion, Finnlandon... la lasta partoprenita estis UK-89 en Pekino pasintjare.

Tuj post eklerno de Esperanto mi komencis korespondi, ĉar korespodado ankaǔ estas iusence vojaĝo, nur perletera. La sorto donacis al mi korespondamikon el Sveda urbo Gotenburgo Ralf Jalming, kun kiu ni jam pli ol 25 jarojn amikas, li estis multfoje en Sovetio kaj Rusio, kaj mi dufoje gastis ĉe li hejme, lastfoje en 2003 dum UK-98 en Gotenburgo.

Mi multe instruis E-ton koresponde kaj dank'al miaj korespondaj lernantoj aperis revuo "Komencanto", dekomence kiel helpilo por ili, sed ekde 1998 ĝi regule aperas kiel internacia periodaĵo, legata en pli ol 30 landoj!

Momente mi estas estrarano de REU kaj kunorganizanto de regionaj E-renkontighoj en Uralo.

Mi regule faras matenan gimnastikon.

Mi ŝatas ripozi ĉe naturo, kolekti fungojn, vintre skii en arbaro. Mi ŝatas aǔ skulti bardajn kantojn kaj legi librojn.

Mi estas optimisto!

Mi kredas je fina venko de nia lingvo!

 

Hosted by uCoz