Vŝivceva Tatjana /Miass, Ĉelabinska regiono/
Mi eksciis pri Esperanto en la jaro 1979a aǔ 1980a, nun mi ĝuste ne memoras. Tiam mi estis ankoraǔ lernejano. Dum iu interlerneja aranĝo entuziasme prezentis la lingvon svelta nigrahara viro kun okulvitroj. Ĝuste li - Vjaĉeslav Aleksandroviĉ Roĵdestvenskij en 1981a venis en mian lernejon por gvidi elementan kurson. De tiu jaro mi kalkulas mian espan aĝon. De tiam mi k Esperanto kohere kunvivas, ĝuante la avantaĝojn de la kohereco. Ni kune finis mezlernejon, studis en instituto, vizitis tendarojn, gvidis kursojn, vojaĝis, amoris, ktp, ktp...
Ĝi - la lingvo - partoprenis kreon de mia familio kaj plu vivis kun mi inter hejmaj laboroj kaj oficaj devoj - ni legis, verkis, aǔskultis kantojn, babilis kun geamikoj...
De infanaĝo mi provis verki poemojn, fabelojn, rakontojn, gratulojn kaj priridojn por geamikoj, poste ankaǔ traduki, partoprenis en LIRoj, literaturaj konkursoj de REU, foje eĉ gajnadis iujn lokojn aǔ laǔdajn menciojn. Ĉion-ĉi mi neniam opiniis serioza, tamen en la jaro 1998a "Sezonoj" mendis al mi tradukon de "Asja" de I.Turgenev kaj la traduko aperis en "Rusa novelaro". Nun oni taksas min verkemulo.
Ĉu iam mi disiĝos kun Esperanto? Dio scias. ...Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas. Kaj li estas esperantisto jam antaǔ ol li lernas la lingvon", - diris J.Baghy. Povas esti, tiujn vortojn eblas diri ankaǔ pri mi.
Amike, Tatjana Vŝivceva